Humanisma judismo

Humanisma judismo (hebree יהדות הומניסטית Jahadut Humanistit) estas juda religia movado, kiu proponas neteisman alternativon en la moderna juda vivo. Ĝi difinas judismon kiel la kulturan kaj historian sperton de la juda popolo kaj kuraĝigas, ke humanistaj kaj sekularaj judoj celebru sian judan identecon per partopreno en la judaj festoj kaj vivociklaj eventoj per inspiraj ceremonioj, kiuj inspiriĝas de sed iras preter la tradicia literaturo.

Ĝia filozofia fundamento inkludas la jenajn ideojn:

  • Judo estas iu, kiu identiĝas kun la historio, kulturo, kaj estonteco de la juda popolo;
  • Judismo estas la historia kulturo de la juda popolo, kaj religio estas nur unu parto de tiu kulturo;
  • Juda identeco estas plej bone konservata en libera, plurisma medio;
  • Homoj havas la povon kaj respondecon formi siajn vivojn sendepende de supernatura aŭtoritato;
  • Etiko kaj moralo servu homajn bezonojn, kaj elektoj baziĝu sur konsidero de la konsekvencoj de agoj anstataŭ antaŭordonitaj reguloj;
  • Juda historio, kiel ĉia historio, estas homa sagao, atesto de la signifo de la homa potenco kaj homa respondeco. Bibliaj kaj aliaj tradiciaj tekstoj estas la produktoj de homa agado kaj plej bone komprenataj per arkeologio kaj alia scienca analizo;
  • La libero kaj digno de la juda popolo devas esti rigardataj kiel interligitaj kun la libero kaj digno de ĉiu homo.[1]
  1. "What is Humanistic Judaism?" The Society for Humanistic Judaism.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne